Usono unuafoje aprobas telefonprogrameton kiel kontraŭkoncipo

La 10-an ĉi-monate Usona Manĝaĵa kaj Droga Administrado (angle Food and Drug Administration, FDA) rajtigis la uzon de tiu sveda telefonprogrameto nome “Natural Cycles”, kiel malhelpilo de gravediĝo. Tiu sistemo jam estis aprobita en Eŭropa Unio.

Kostante USD 79,99 jare, tiu programeto funkcias surbaze de la monataĵa ciklo kaj korpa temperaturo. Ĝi havas pli ol 900 mil uzantoj tutmonde, laŭ la firmao, kiu estis fondita de la geedzoj Elina Berglund kaj Raoul Scherwitzl.

Laŭ fakuloj tiu aprobo iamaniere povos akceligi tian emerĝan industrion de teĥnikaro por virina saneco, nome “femtech”, kiu de tri jaroj jam spezis ĉirkaŭ 1 miliardon da usonaj dolaroj, kaj tiurilate oni antaŭvidas atingon de USD 50 miliardoj dum la venontaj dek jaroj.

Tamen la aprobo de “Natural Cycles” estigis ondon da kritikoj en Usono, aparte pro tio, ke homoj denuncis okazaĵojn de gravediĝoj ĉe uzantoj de tiu teĥnikaro.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Publicado por

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog