USP proponas eventon por sciencemaj knabinoj

Universitato de San-Paŭlo (USP), en Brazilo, gastigos eventon, kiu celas alproksimigi knabinojn al la jenaj sciencokampoj: Marscienco, Elektra Inĝenierarto, Astroscienco, Nervscienco, Malgrandskala Vivscienco, Bestoscienco, Scienco pri Pravivaĵoj, Astra Vivaĵscienco, Kuraciloscienco kaj Edukado. La tiel nomata “Meninas com Ciência” (“Knabinoj kun Scienco”) estas kurso por inaj lernantoj de mezgrada lernejo – tio estas de la kvina ĝis naŭa lerneja jaro – celante la estiĝon de pli da inaj scientistoj en estonteco.

Tiu evento okazos ĉe la nstituto pri marscienco de USP, de la 9-a ĝis la 17-a horo, sabate – la 10-an, 17-an kaj 24-an de la 11-a monato, kaj la 1-an de la 12-a monato 2018. La knabinoj partoprenos prelegojn kaj praktikaj aferoj kune kun elstaraj virinoj, ĉu profesoroj, ĉu esploristoj, kadre de la scienca agado en Brazilo.

Aliĝon oni faras ĉe la retejo de la projekto ĝis la 10-an de la 9-a monato 2018. Estas entute 50 lokoj (al knabinoj de publikaj kaj privataj lernejoj, po 25), kaj la partoprenontoj estos lote elektitaj el la aliĝintoj.

La koncerna retejo de la projekto “Meninas com Ciência”: LIGILO


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Publicado por

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog