Kreinto de “La Simpsonoj” elpensis novan serion – tiu pri drinkema princino

Lastvendrede (la 17-an) la elsendflua firmao Netflix prezentis propagandfilmeton pri nova serio de desegnofilmo, nome (Mal)ensorĉiteco, kies elpenso estis mendita al Matt Groening, la kreinto de “La Simpsonoj” kaj “Futurama”.

Tiu serio prezentas iun ensorĉitan reĝlandon, kie iu ebria princino, iu elfo (mitologia estulo), kaj iu demono kune spertadas multajn aventurojn kadre de mezepoka mondo.

Kiuj ŝategas tiun ŝercemon de la jam konataj roluloj de la malnovaj serioj (“Homer” kaj “Philip J. Fry”), tiuj certe ĝuos (Mal)ensorĉitecon kiel donaco.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Publicado por

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog