Jen senpaga kurso de USP pri Harry Potter

En Brazilo “extensão universitária” (“universitata etendaĵo”) estas koncepto de universitata agado kun profito al la ekstera komunumo. Kadre de tiu afero abundas diverstipaj kursoj, kaj la Universitato de San-Paŭlo (USP) anoncis tiun pri la verkaro “Harry Potter” – la fantasta romanserio kreita de la britanino “J. K. Rowling” kun samnoma heroo.

De la 14-a de la 9-a monato, ĝis la 19-a de la 10-a monato 2018, USP proponas la kurson “Harry Potter: interpretaj vojoj”, fare de tri studantoj de postdiplomiĝa kurso, sub konordigado de iu profesoro de la faka departamento pri teorio kaj komparo de literaturo.

La kurso klarigos la verkon de J. K. Rowling kadre de la klasikaj verkoj pri teorio de literaturo, kaj celas “favorigi la kontaktojn inter legantoj de Harry Potter, ĉu akademie, ĉu eksterakademie, por diskutado de la verko”.

Ĝi estas senpaga, por tiuj aĝantaj ekde 18 jaroj, kiuj jam legis la sep librojn de la serio. Tamen estas nur 30 lokoj, kies aliĝon oni povas fari ekde hodiaŭ (la 20-an) interrete.

Jen LIGILO – (Elektu la jenon: “Faculdade de Filosofia, Letras e Ciências Humanas”)


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Publicado por

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog