Satanistoj protestis pro religia libereco

Statuo pri Bafometo (estaĵo kun flugiloj kaj kapra kapo) estis provizore instalita lastĵaŭde (la 16-an) antaŭ la kapitolo de la subŝtato Arkansaso (Usono) dum manifestacio, kiu estis postulanta la forigon de la monumento al “Dek Ordonoj”, staranta tie.

Tiu protesto estis aranĝita de la satanisma templo, kiu arigis ĉirkaŭ 150 satanistojn, sendiulojn kaj kristanojn defendantoj de la unua ŝanĝo al la usona konstitucio. La templo asertas, ke tiu monumento al “Dek Ordonoj” malobservas la rajton pri religia libereco de la konstitucio, kaj diras, ke la akcepto de ĝia 2,3-metra statuo povus montri religian toleremon.

“Se oni volas starigi religian monumenton, ĝi nepre estu malfermata al ĉiuj, kaj se oni ne kunsentas je tio, do oni starigu neniun”, tion diris Ivy Forrester, kiu estas kunfondinto de la satanisma templo en Arkansaso kaj kunlaboranta en la organizado de tiu manifestacio.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Publicado por

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog