La brazilano kiu gajnis al “oskarpremion” de la bildrakontoj, kun verko pri sklaveco

Marcelo D’Salete estas 39-jaraĝa brazila desgnisto, bildrakontisto kaj instruisto. Li akiris ĉe la Universitato de San-Paŭlo magistran akademian titolon pri historio de la arto, kaj ekis kiel bildrakontisto en 2001 per publikaĵoj sur la brazilaj gazetoj “Quadreca” kaj “Front”.

Lia unua grafika novelo, nome “Noite Luz” (“Nokto-Lumo”) aperis en 2008 pere de la eldonejo “Via Lettera”, kaj en 2011 aperis la bildrakonto “Encruzilhada” (“Vojokruciĝo”), ĉe la eldonejo “LeYa”.

La plej aklamitaj verkoj de Marcelo, nome “Cumbe” en 2014, kaj “Angola Janga” en 2017, pritraktas la rezistadon ak sklaveco en Brazilo – ambaŭ estis publikigitaj de la eldonejo “Veneta”.

La 20-an de 7-a monato 2018 la usona eldono de “Cumbe”, kiu estis tradukita al la angla lingvo kun la titolo “Run for It”, venkis en la kategorio “plejbona usona eldono pri fremda materialo”, kadre de la premio “Eisner Awards”, kiu estas tutmonde la plej grava premio pri bildrakonto.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Publicado por

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog