Statuo de Budho ŝtelita antaŭ 57 jaroj estis redonita de la brita polico al Hinda Unio

La 15-an de la 8-a monato, la brita polico redonis unu statuon de Budho (de la 12-a jarcento), ŝtelita en Hinda Unio 57 jaroj antaŭe. Ĝi estis farita el kupro, kovrata per arĝento, kaj estas unu el tiuj 14 ŝtelitaj en 1961 el la arĥeologia kuŝejo de “Arĥeologia Enketo de Hinda Unio”, kiu estas registara agentejo en Nalanda.

Tiu statuo estis transdonita al “Alta Komisiitaro de Hinda Unio” dum ceremonio en Londono, lastmerkrede, profite al festado pri sendependiĝo de la lando.

Ekde ĝia ŝtelo la artaĵo trapasis diversajn manojn antaŭ ties trovo ĉe iu foiro pasintmarte.

“Tiu estis bonega ekzemplo pri sukcesa okazintaĵo, pro kunkaboro de aŭtoritatoj, komercistoj kaj esploristoj”, tion diris la detektivo Sophie Hayes, de la fako artaĵoj kaj antikvaĵoj de la londona polico.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Publicado por

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog