La unua aĉetanto de la aŭtomobilo modelo Ford-Mustango ankoraŭ posedas ĝin

Morgaŭ (vendrede la 17-an de la 8-a monato) ĉe la aŭtomobila evento “Woodward Dream Cruise” en Usono, kadre festo pri la aŭto Ford-Mustango, la unua vendita ekzemplero de tiu modelo de aŭto estos ekspoziciata flanke de tiu dekmiliona unuo produktita.

La vendo okazis la 15-an de la 4-a monato 1964, tio estis du tagoj antaŭ la oficiala surmerkatigo de tiu modelo. Aĉetis ĝin Gail Wise, kiu tiam estis 22-jaraĝa junulino kaj ĵuse diplomiĝinta kiel instruisto. Tiam kune kun ŝiaj gepatroj ŝi vizitis em Ĉikago aŭtovendejon, kie estis proponata al ŝi tiu modelo, kiu eĉ estis kovrita, for de la ekspoziciejo de la aŭtovendejo.

Tamen la konservado de tiu aŭto oni devas al la edzo de Gail, S-ro Tom, kiu rezistis al premado de sia edzino antaŭ ŝia volo liberiĝi de la veturilo por provizo de pli da spaco ĉe la hejma garaĝo. Tiu Mustango servis la familion dum 15 jaroj, poste ĝi restis 27 jarojn parkumita tie, kaj emeritiĝinte la edzo ekfaris ties renovgion, kiu finis en 2010.

Nu, tiu kabrioleto (faldebla tegmento) estis aĉetita kontraŭ 3.400 usonaj dolaroj, nun ĝi valoras USD 350 mil, kaj en 2013 ĝi partoprenis alian feston, tiu pri la 50-jariĝo de la modelo Mustang, kune kun Gail kaj la monda eksprezidanto de la aŭtomobila fabrikfirmao Ford, Mark Fields.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Publicado por

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog