Plialtiĝas la uzado de haŭtoheligaĵoj en Afriko

Laŭ la plej lasta raporto de MOS (Monda Organizaĵo pri Sano), 77% de la niĝeraj virinoj uzas produktojn por igi la haŭton pli hela, kaj tiurilate la kuracistoj atentigas pri tiuj, kiuj estas nek trapasintaj testojn pri sekureco, nek kontrolataj.

En Afriko haŭtoblankigo estas delonga kutimo, kaj ĉiame la fakaj kuracistoj atentigas pri la riskoj, ke tiu konduto alportas al la sano.

“La uzado de produtoj por heligi la haŭton kreskadas, aparte ĉe dekkelkjaruloj kaj junuloj”, tion klarigas Lester Davids, kiu estas profesoro pri Homa Vivscienco ĉe Pretorio-Universitato (Sud-Afriko). “La malnova generacio uzis haŭtoŝmiraĵojn, kaj la nova uzas pilolojn kaj injektaĵojn”, li diras.

Aktivuloj pri la “nigra konscienco” indigniĝas pro tia malfeliĉega heredaĵo kaj cerbolavado, ke “posedi helan haŭton gravegas”, kiu estas frukto de jarcentoj da sklaveco kaj koloniado. Iliaj voĉoj estas pli kaj pli komprenataj en la cetera mondo, sed ne tiom en Afriko, kie tiu fenomeno ne malakceliĝas.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Publicado por

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog