Por katamantoj – Jen laborposteno ĉe greka insulo

La rifuĝejo por katoj “God’s Little People Cat Rescue”, situanta en Siro (greka insulo en la Cikladoj, en la Egea Maro), serĉas prizorganton por 55 katoj loĝantaj tie.

Respondecas pri tiu loko la dana virino Joan Rachlitz Bowell, kiu afiŝis sur la fejsbukpaĝo de la rifuĝejo, anoncon serĉante iun por preni la mastrumadon de tiu loko dum ŝiaj estontaj forestoj. Laŭ la gazeto “Daily Mail”, Joan kaj sia edzo Richard fondis tiun rifuĝejon en 2010, kiam ili translokiĝis al Greklando pro sankialoj.

Krom ŝategi katojn la kanditado nepre scipovu stiradon (por viziti bestokuraciston) kaj lertiĝu pri kaptado de sovaĝaj katoj (ili estas sanigitaj, kastritaj kaj redonitaj al naturmedio).

La dungoto profitos la jenon: loĝadon en somerdomo kies ĝardeno donas privilegian vidon de la insula pejzaĵo, kvitancitajn fakturojn (akvo, elektro, ktp), krom salajro da cirkaŭ 317 eŭroj. La laborado estos longdaŭra, tio estas minimume ses monatoj. La elekto okazos ĉi-monate.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Publicado por

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog