Glacistatuo surstrate atentigas pri risko de formorto de la elefantoj

Kiu trapasis la avenuon “Paulista” (San-Paŭlo, Brazilo) hieraŭ, la 12-an, tiu eble estis rimarkanta tiun ĉirkaŭ 3-metran statuon pri elefanto, farita el glacio. La ekspoziciado de tia statuo dum la Monda Tago de Elefanto celis atentigi pri la risko de formorto de tiu speco, kiu kalkulas unu besto kontraŭleĝe mortigita po 15 minutoj, kaj tio signifas, ke elefantoj povos esti tute malaperintaj de la naturo post 20 jaroj.

La elekto de glacio por tiu statuo praviĝas ĉar tiu materialo aludas riskon – tiu 6-tuna artaĵo de 90 blokoj estos tute likva ĉi-lunde. Interne de la statuo estas pulsanta elefanta koro insinuante, ke ankoraŭ tempo estas por eviti la formorton.

Tiun iniciaton faris la NRO (ne-registara organizaĵo) WildLifeDirect – registrata en Usono kaj Kenjo – kune kun la marko “Amarula”.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Publicado por

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog