Apotekscienca firmao strebas por bari ekzekuton efektivigota per ĝiaj produktoj

Post 21 jaroj povos okazi la unua ekzekuto de kondamnito, pretigata de la usona subŝtato Nebrasko, venontmarde (la 14-an), tamen la germana apotekscienca firmao “Fresenius Kabi” agadas por eviti tion.

Lastvendrede (la 10-an) en Omaho la federa juĝisto Richard Kopf rifuzis peton de la germana firmao, kiu jam anoncis, ke antaŭ tiu ekzekuto ĝi apelacios al la supera instanco.

Fresenius Kabi asertas, ke la subŝtato Nebrasko akiris sen ĝia konsento, almenaŭ unu el la drogoj de la mortiga injektaĵo (kalia klorido), kiu estis erare vendita, kaj Nebrasko rifuzis redoni ĝin.

De dek jaroj usonaj kaj eŭropaj laboratorioj estas rifuzantaj vendi siajn produktojn por uzo en ekzekutoj, pro premo de aktivuloj, kiuj kontraŭas al mortpuno, krom por eviti malbonan reputacion alportata de tiu afero.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Publicado por

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog