Forpereo minacas la japanan imperiestran familion

La japana imperiestra familio estas trafita de neniam antaŭe spertita demografia krizo. Laŭ la nuntempa regularo pri la imperiestra familio, krom ne rajti kroniĝon, virinoj kiuj edziniĝos kun plebanoj, tiuj estos devigitaj rezigni la rajtojn pri deveno de la Trono de Krizantemo.

Ĉar ekzistas multe pli da virinoj ol viroj inter tiuj parencoj de la nuna imperiestro, la daŭrigo de tia diskriminacia regularo povus igi minimuman la familion, kaj eĉ riski la tronheredon en estonto ne tiom malproksima.

Entute la imperiestra familio konsistas 19 membroj, el kiuj nur kvin estas viroj, inkluzivante la nuna imperiestro, Akihito, kiu eksiĝos fine de la 4-a monato 2019. Tiam la la Trono de Krizantemo transdoniĝos al lia unuenaskita filo, la princo Naruhito, kiu estas 58-jaraĝa. Tiu estas patro nur de la princino Aiko, kiu ne rajtas esti la heredanto. La sekva pozicio en tiu linio de tronheredo apartenas al la frato de Akihito, nome Fumihito (52-jaraĝa), kaj post tiu estas lia plej juna filo (11-jaraĝa), nome Hisahito, kiu estas la ununura viro de sia generacio.

Tiu situacio denove vekas diskutadon koncerne al ŝanĝoj en la regularo pri la Trono de Krizantemo.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Publicado por

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog