Mortis Nelson Ivan Petzold, la kreinto de manĝiloj kun vizaĝetoj de princo kaj princino

Je la aĝo 87 jaroj la brazila industria fasonisto Nelson Ivan Petzold mortis hieraŭ – merkrede la 8-an de la 8-a monato 2018. Tiu informo estis konfirmita de lia filino, Márcia Petzold, ĉe la socia retejo Fejsbuko.

Li estis inter tiuj pioniroj de la industria fasonado en Brazilo, kaj kune kun José Carlos Mário Bornancini, mortinta en 2008, li kreis la porinfanajn manĝilojn kun vizaĝetoj de princo, princino kaj hundeto, kiuj tre sukcesis en la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj.

Entute estis venditaj 2,5 milionoj da unuoj de la roluloj “Princo Forko”, “Hundo Tranĉileto” kaj “Princino Kulero”.

Alia kreaĵo de Nelson estas tiu manĝilaro nome “Camping”, kiu integriĝas la “Katalogo de la Bona Desegno” de “MoMA” (angla nommallongigo por “Museum of Modern Art) en Nov-Jorko, Usono. Li kreis ankaŭ la varmbotelo “Magic Pump”, kiu ne gutas post verŝado de la kafo. Nelson ankaŭ fasonadis meblojn kaj hejmajn aparatojn.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Publicado por

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog