Porinfana literaturo – aperis “MMMMM”

Du el la plej ŝatataj roluloj de la brazila porinfana literaturo renkontiĝas unuafoje en la libro “MMMMM – Mônica e Menino Maluquinho na Montanha Mágica” (“MFKMM – Moniko kaj la Freneza Knabo ĉe la Magia Monto”). Temas pri fabelo verkita de Manuel Filho, ilustrita de Ziraldo kaj Mauricio de Souza, prezentita lastsabate, la 4-an de la 8-a monato, kadre de la 25-a Dujara Libroprezentado de San-Paŭlo (Brazilo).

“Mi legadis ĉion koncerne al tiuj du bandoj (Moniko kaj Freneza Knabo), kaj mi demandis min kia estus, se ili kune spertus ian aventuron. Nu, iam mi decidis elpensi kaj rakonti tion […]”, tion diris Manuel Filho.

Laŭ la eldonejo, tiu libro estas inspirita de la libro ““A montanha encantada” (“La Ensorĉita Monto), verkita de la brazilanino Maria José Dupré, kaj de la usona filmo “Karlo kaj la Ĉokoladfabriko”.

Ziraldo (85-jaraĝa) kaj Mauricio de Souza (82-jaraĝa) estas bildrakontistoj de Brazilo.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Publicado por

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog