Suĉinfano naskiĝis kun denton, kiu estis eltirita post 12 tagoj

En Anglolando, la 12-tagaĝa infaneto Isla-Rose Heasman – kiu surprizigis ĉiujn per sia dento ĉe la malsupra dentokarno – iĝis la plej juna kliento de la dentokuracada kliniko “Seven Tress Dental Acess Centre”.

Jasmin, la patrino de Isla-Rose klarigis, ke tiu procedo nepris ĉar la dento estis misstabila, kaj ĝi povus delasi kaŭzante sufokiĝon al la infaneto. Pro la aĝo la dentisto ne povis uzi sensentigilon, sed nur ŝmiraĵo kun sensentigaĵo.

“Ŝi estis pli kuraĝa ol mi, ŝi eĉ ne ploris […]” tion diris la patrino.

Tia okazintaĵo estas maloftega, nur unu po du mil infanetoj naskiĝas kun dentoj. Ordinare la unua denteto de, la suĉinfano aperas inter la 4-a kaj la 7-a monato de la vivo.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Publicado por

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog