En Svislando la polico komencis kampanjon, por ke hundoj uzu ŝuojn

Pro la okazantaj ondoj de varmego en la vetero, la polico de la urbo Zuriko en Svislando komencis kampanjon, por ke la homoj piedvestu per ŝuoj siajn hundojn, celanti protekti ties piedojn kontaŭ la varmego de la planko.

Tiu kampanjo nomiĝas “Varmega Hundo”, kaj la hundoj de la polico donas ekzemplon, uzante ŝuojn dum urba patrolado. Tiamaniere oni evitas, ke la bestoj brulvundiĝus piedirante sur la varmega asfalto surstrate.

La policistoj sugestas, ke la hundposedantoj kontrolu la aferon per la 5-sekunda regulo: se kuŝante la manon dum 5 sekundoj sur la asfalto oni sperti tro da varmon, certe la hundo same spertus.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Publicado por

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog