Antaŭ 50 jaroj la bildrakonto “Peanuts” gajnis sian unuan nigran rolulon

Peanuts estas anglalingva bildrakontserio de Charles M. Schulz. Ĝi aperis de la 2-a de 10-a monato 1950 ĝis la 13-a de la 2-a monato 2000, la tago post la morto de la aŭtoro. Ĉefroluloj de la serio estas la knabeto Charlie Brown kaj lia hundo Snoopy.

Marde, la 31-an de la 7-a monato 2018 – danke al deziro de iu instruistino pri pli da rasa diverseco ĉe infanpublikaĵoj – oni festis la 50-jariĝon de “Franklin”, kiu estas la unua nigra rolulo de la bildrakonto “Peanuts”.

Harriet Glickman, instruistino en Los-Anĝeleso (Usono), tiurilate sendis leterojn al la kreinto, la usonano Charles Schulz. La 15-an de la 4-a monato 1968 ŝi skribis: “Ekde la morto de Martin Luther King mi demandas min, tion, kion mi povus fari por ŝanĝi la sociajn kondiĉojn kiuj kondukis al tiu murdo. […] Mi kredas, ke inkluzivi nigrajn knabojn ĉe la grupo de roluloj de Schulz estus trafa”.

Ŝia letero nun estas ekspoziciata en Muzeo Charles M. Schulz, Kalifornio.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Publicado por

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog