Dunaskitaj fratinoj festis siajn 100 jarojn

La pasintan semajnfinon en restoracio de la urbo Krisiumo (subŝtato Santa-Katarino, Brazilo) la dunaskitaj fratinoj Ermelina kaj Avelina festis, kune kun siaj familianoj, jarcenton da vivo. Inter la parencoj partoprenintaj estis du 12-jaraĝaj knabinoj, kiuj ankaŭ estas dunaskitoj.

Surhavante samajn vestaĵojn, ili ridegis rememorante travivaĵojn. “Jes, ja, mi estas kontentega”, tiameniere Avelina Ana Dagostim Zanivan resumis sian animstaton. Tamen Ermelina Raquel Dagostim Darós nuntempe spertas malfacilaĵojn je parolado.

Tiuj virinoj naskiĝis la 25-an de la 7-a monato 1918 en tiu urbo. Infanaĝe kaj por ĉiam ili estis laborantaj ĉe terkultivado. Avelina havas kvar filojn, 11 nepojn kaj du pranepojn. Ermelina havas 10 filojn, 26 nepojn kaj 18 pranepojn.

La dunaskitaj pranepinoj Júlia kaj Giovana asertas, ke ili ankaŭ deziras trafi la centjariĝon.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Publicado por

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog