La tuto de la renoviĝeblaj naturaĵoj de 2018 estos elĉerpita de la homaro la 1-an de la 8-a monato

La homaro estos konsuminta la 1-an de la 8-a monato la aron pri la naturaĵoj, ke la medio kapablas renovigi dum jaro, kaj pro tio oni vivos “havanta ŝuldon” dum kvin monatoj, laŭ la NRO (neregistara organizaĵo) “Global Footprint Network”.

Valérie Gramond, de la internacia neregistara organizo WWF por protektado de la naturo – kiu kunlaboras kun “Global Footprint Network” – klarigas, ke en tiu tago “oni jam estos forkonsuminta la arbojn, akvon, fruktodonan grundon, kaj fiŝojn, kiujn la Tero povas leveri por onia uzado dum jaro”, kaj li memorigas, ke tiu tago alvenas jare pli kaj pli frue.

Kiam komencis tiun mezuradon – kiu inspiris komence de la 1970-aj jaroj la aferon “Tago de la superŝarĝo de Tero” – tiam la naturaĵoj elĉerpiĝis la 29-an de la 12-a monato, kaj en 2017 la 3-an de la 8-a monato.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Publicado por

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog