La teamo de pensiulaj komputilludistoj

Teamo de svedaj komputilludistoj estas loganta milojn da ŝatantoj ĉe “Twitch”, kiu estas rekta komputilluda elsendejo de “Twitch Interactive” (branĉo de Amazon.com). La mezuma aĝo de la grupo de emeritoj estas 67 jaroj – la plej maljunaj estas 75-jaraĝaj.

Ili nomiĝas “Silver Snipers” (“Arĝentaj Pafistoj”), kaj elstariĝis ĉe la internacia festivalo “Dreamhack”, okazinta la 6-an monaton 2018 en Jönköping, Svedlando, ludante antaŭ granda spektantaro tiun “Counter Strike: Global Offensive (CSGO)”, kiu estas elstara komputilludo inter la plej popularaj tutmonde.

Jen la teamanoj: Oivind Toverud, konata kiel Windy (Ventego), Abbe Drakborg, aŭ Birdie (Birdo), Inger Grotteblad, aŭ Trigger Finger (Fingro ĉe Paf-malstreĉilo), Per-Arne Indefors, aŭ Young Gun (Juna Armilo) kaj Monica Indefors, aŭ Teen Slayer (Dekkelkjarulina Mortigisto).


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Publicado por

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog