La unua McLaren Senna estis liverita al brita entreprenisto

Ĉi-semajne la prezidanto de la fabrikanto de sportaŭtomobiloj McLaren (McLaren Automotive), en ties sidejo en Woking (Unuiĝinta Reĝlando), enmanigis al la brita entreprenisto David Kyte, la ŝlosilojn de la unua produktita “McLaren Senna”, kiu sekve estis stirita de sia posedanto ĝis la aŭtodromo “Paul Ricard” en Franclando – tio estas fora je 1.400 km, kiu estis vojaĝataj kune kun aliaj McLaren, unu el ili kondukita de Bruno Senna, kiu partoprenis la disvolvadon de tiu modelo kaj estas nevo de la brazila piloto Ayrton Senna, mortinta en 1994.

Kyte estas 57-jaraĝa, profesiulo pri financoj kaj li iĝis milionulo dum la 1980-aj jaroj.

Laŭ la firmao tiu estas la plej malpeza aŭto produktita ekde la modelo “McLaren F1”, kaj ankaŭ la plej potenca per eksplodmotoro farita de ili. Ĝi posedas motoron 4.0 V8 Twincharged kun 800 ĈP (ĉevalpovo) por pezo da nur 1.198 kilogramoj.

La farbado de “McLaren Senna 001” postulis ĉirkaŭ 600 horojn, kun detaloj kiel la subskribo de Ayrton Senna sur la pordo, kaj la desegno de la brazila aŭtodromo “Interlagos” sur la kapoto, kun la markemblemo de McLaren ĉe la “alvenlinio” de la desegnaĵo.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Publicado por

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog