Ĉu la plej bela knabino tutmonde?

Post aperigo sur sociaj retejoj de fotoj fare de la fotisto Mofe Bamuyiwa, pri la 5-jaraĝa niĝeria knabino “Jare”, oni komencis taksi ŝin kiel tia “plej bela knabino tutmonde”.

“Jes, ŝi estas persono. Ŝi ankaŭ estas anĝelo”, tion la fotisto priskribis ĉe la bildo. Li ankaŭ asertas, ke li povus ridetigi aŭ ridegigi ŝin, sed “mi preferis kapti ŝiajn ordinarajn momentojn, por ke oni povus rigardi per ŝiaj okuloj”.

Laŭ la fotisto tiu knabino ne estas profesia modelo, kaj ŝi havas du fratinojn – “Jomi” (7-jaraĝa) kaj “Jobe” (10-jaraĝa).


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Publicado por

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog