Anasino sekvata de 76 idoj estis fotita en Usono

Fotisto trafis anasinon transpasanta lagon en Usono, kaj tiam ĝi estis sekvata de 76 idoj. Temas pri Brent Cizek, kies foto estis farinta la 27-an de la 6-a monato, sed nur antaŭnelonge ĝi estis diskonigita ĉe aktivuloj de la movado pri medikonservado.

Sur la foto oni vidas – ĉe la lago “Bemidji” en la urbo samnoma, subŝtato Minesoto – vicon da anasidoj de speco, kiu en Brazilo estas konata kiel “merganso-grande”.

Ordinare anasinoj estas akompanataj de 20-30 idoj, kaj maloftege oni spertas tian kuriozan okazintaĵon. Laŭ fakuloj ne nepre tiu anasino estas la patrino de ĉiuj tiuj idoj.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Publicado por

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog