Knabo diplomiĝis je la aĝo 11 jaroj

William Maillis estas 11-jaraĝa usonano, kiu jam plenumis sian unuan universitatan kurson. Tiu knabo ĉiam estis elstara laŭaĝe: li ekposedis parolkapablon per ĝusta maniero je la aĝo sep monatoj, kaj faris la unuajn kalkulojn estante du jaraĝa. Kiel 4-jaraĝulo li jam estis kapablanta je solvado de matematikaj problemoj kun alta komplekseco.

Kiam li estis 9-jaraĝa, tiam li finis la mezgradan lernadon, kaj nun li havas novan celon – plenumi doktoriĝon ĝis la aĝo 18 jaroj.

“Mi volas iĝi kosma fizikisto, kaj pere de la scienco mi volas pruvi, ke Dio ekzistas”, tion diris Maillis intervjue al la televidkanalo pri novaĵoj “Bay News 9”.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Publicado por

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog