Alvoko estis centoble anoncita samtempe sur gazeto

La kareso de la perua loĝantaro al la trejnisto Ricardo Gareca estis elmontrita ne nur je la reveno de la teamo pri piedpilkado de Peruo el la lasta FIFA-Mondpokalo en Ruslando. Kadre de nacia plendo, peruaj sportŝatantoj aperigis 100 anoncojn sur la argentina gazeto “Clarín” por peti al la trejnisto, ke li restu en tiu posteno ĉe la nacia perua teamo.

“Gareca, nepre revenu al Peruo. 32 milionoj da senkondiĉaj subtenantoj atendas vin, por ke vi konduku nin al Kataro en 2022. Ne hezitu. Revenu. #GarecaVuelve”, tion tekstas la anoncon, kies publikado centobliĝis samtempe, plenigante preskaŭ la tutan gazetpaĝon.

Laŭ la gazeto “Mundo Deportivo” por la tuta paĝo de anoncoj oni elspezis 31 mil argentinajn pesojn (ĉirkaŭ 970 eŭrojn).


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Publicado por

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog