“Virtuala ŝoforo” de Waymo jam ŝoforis tra pli ol 12 milionoj da kilometroj

Waymo (antaŭe “Projekto pri senŝofora aŭto de Guglo”) estas firmao pri disvolvado de teĥnikaro por sanŝofora aŭto, apartenanta al la grupo Alphabet de Guglo, kaj laŭ ĝia prezidanto, John Krafcik, la sistemo jam spertis veturadojn je pli ol 8 milionoj da mejloj surstrate en la urboj ekde ties komenco en 2009.

Rimarkinde estas, ke la “lernado” de la senŝoforaj aŭtoj akceliĝis antaŭnelonge: ĝis la 11-a monato 2017 estis traveturita entute 4 milionoj da mejloj, kiuj duobliĝis post nur 8 monatoj.

“Ni pretigas la plej spertan ŝoforon tutmonde”, tion diris Krafcik.

Nune la senŝoforaj aŭtoj de Waymo trairas ĉiutage ĉirkaŭ 40 mil kilometrojn – la plimulto de la testoj okazas en Usono, per aŭtomobiloj modelo Chrysler Pacifica, kun ordinaraj homoj interne de ili. Ankaŭ ekfunkcias plia modelo, nome Jaguar I-Pace, kun la sistemo de la firmao.

Ĉiuj informoj kolektitaj nutradas ununuran sistemon pri homfarita inteligenteco, kiu regas ĉiujn senŝoforajn aŭtojn de Waymo.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Publicado por

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog