Nova grandega aviadilo faris unuan provflugon

La nova “Beluga XL”, kiu estas balenaspekta ŝargaviadilo de la aviadila fabrikanta kompanio “Airbus”, faris sian unuan provflugon lastĵaŭde (la 19-an) en la regiono de Tuluzo, suda Franclando.

Tiu “Airbus A330-743 Beluga XL” utilos je transportado de la pecaro uzata por fabrikado de plimulto de la modeloj Airbus-aviladiloj, el la lokoj de produktado – Hispanlando, Germanlando, Unuiĝinta Reĝlando – ĝis la fabrikejo de Tuluzo, kie la muntado efektiviĝas.

La simileco de “Beluga XL” kun la samnoma blanka baleno (belugo) iĝis pli okulfrapa pro tiuj okuloj kaj granda rideto desegnitaj sur la antaŭa parto de la aviadilo – ornamaĵo kiu estis decidita per voĉdonado de la laboristoj.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Publicado por

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog