“Suĉinfano Trump” aktivos en Usono

La baloneto nomata “Suĉinfano Trump” – tiu elstaraĵo kadre de la protestoj en Londono (Unuiĝinta Reĝlando) kontraŭ la usona ŝtatprezidanto – baldaŭ traflugos la ĉielon de la usona teritorio.

Aktivuloj el la subŝtatoj Kalifornio, Teksao, Luiziano, Nord-Karolino kaj Utaho sukcese enspezis entute pli ol 10 mil usonajn dolarojn en tempodaŭro da tri tagoj, celante mendo de usona versio de tiu baloneto “Suĉinfano Trump”.

Oni planas, ke tiu baloneto traflugos eĉ la golfejon “Trump National Golf Club” (Nov-Ĵerzejo), kie la usona gvidanto kutime restas kune kun sia familio dum someraj semajnfinoj.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Publicado por

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog