Pro purigado en Tvitero famuloj malgajnas milionojn da ŝatantoj

La socia retejo Tvitero komencis novan purigadon de falsaj kontoj, kaj pro tio milionoj da “ŝatantoj” malaperis al kelkaj el ĝiaj ĉefaj famaj uzantoj, kiuj inkluzivas muzikartistoj, aktoroj kaj politikistoj, laŭ la gazeto Mirror.

Per komunikaĵo Tvitero asertis, ke tiu nova agado kontraŭ falsaj kontoj celas igi la nombrojn pli “precizaj kaj klaraj”.

La famuloj plej trafitaj tiurilate jenas:
Katy Perry (2,8 milionoj)
Justin Bieber (2,6 milionoj)
Lady Gaga (2,5 milionoj)
Taylor Swift (2,3 milionoj)
Barack Obama (2,3 milionoj)
Rihanna (2,2 milionoj)
Britney Spears (2 milionoj)
Justin Timberlake (1,8 milionoj)
Kim Kardashian (1,7 milionoj)
Oprah Winfrey (1,4 milionoj)


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Publicado por

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog