Alternativo al Nobel-premio pri literaturo havas 46 kandidatojn

Post la decido de Sveda Akademio ne aljuĝi ĉi-jare la Nobel-premion pri literaturo (pro skandalo pri seksa ĝenado, kiu iamaniere trafis tiun instituton), pli ol cento da verkistoj, gazetistoj, aktoroj kaj aliaj artemuloj en Svedlando fondis tiun “Nova Akademio”, por aranĝi alternativan konkurson.

Ĵaŭde (la 12-an) tiu nova akademio ekfuncigis sur sia retejo voĉdonadon ĝis la 14-an de la 8-a monato, surbaze de listo kun 46 kandidatoj al tia alternativa premio pri literaturo. Je tiuj tri elektotaj tiamaniere aldoniĝos unu alia elektota de svedaj bibliotekistoj, kaj aro da fakaj juĝistoj fine decidos inter ili.

Je la koncerna listo de kandidatoj abundas usonanoj (Joyce Carol Oates, Marilynne Robinson, Don DeLillo, Siri Hustvedt, David Levithan, Donna Tartt, Nnedi Okorafor, Paul Auster, Thomas Pynchon, Cormac McCarthy, Meg Rosoff e Jamaica Kincaid) kaj svedoj (Sara Stridsberg, Ulf Lundell, Jonas Hassen Khemiri, Sara Paborn, Jessica Schiefauer, Agneta Pleijel, Inger Edelfeldt, Kerstin Ekman, Jenny Jägerfeld, Johannes Anyuru, Jens Ganmane e Sara Lövestam).

La venkinto estos anoncita je la 10-a monato, la premia ceremonio okazos la 10-an de la 12-a monato, kaj la nova akademio malfondiĝos post unu tago.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog