Fuĝinte el superakvado, ĉevalino supreniris sur tegmenton

“Leaf” – tiu ĉevalineto, kiu rifuĝis sur tegmento pro superakvado – kortuŝis Japanlandon, kie lastatempe okazas pluvegoj, kiuj jam mortigis 179 homojn.

Ĝi estas 9-jaraĝa, havas ruĝan haregon, estas emblembesto de maljunulejo en la urbo Kurashiki, kaj restis kelkajn tagojn sur tegmento ĝis ĝia savo fare de brigadistoj de homrilata organizaĵo, anstataŭ fajrobrigadistoj, kies unua tasko tiam nepre koncernis savadon de la homoj.

Antaŭ semajnoj “Leaf” naskis ĉevalidon, kiu bedaŭrinde mortis pro la superakvado.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Publicado por

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog