La ondo de elektraj paŝruliloj allogis milionan monsumon de Guglo kaj Ubero

Oni spertas momenton pri aperado de motorbicikloj kun elektraj versioj kaj maldikegaj formoj, iĝante opciojn de veturiloj pli malmultekostaj kaj pli lertaj ĉe la trafiko. Krome ili nun estas medifavoraj kaj konektitaj per interreto kaj porteblaj aparatoj. Tiamaniere multoj riskas aserti, ke tiaj “inteligentaj elektraj paŝruliloj” ege taŭgas al plibonigo de urba moviĝemo. La firmaoj Guglo kaj Ubero konfirmas tiun tendencon, per moninvesto en la usona firmao de koncerna sektoro, nome Leme.

Laŭ komunikaĵo de la firmao Leme, la alvoko de investantoj enspezis 335 milionojn da usonaj dolaroj, kun ĉefeco de “Google Ventures”, pere de “Alphabet”, kaj la firmao “Uber” ankaŭ investis “konsiderindan monsumon”.

Tiu financado okazis reage al la vigla kreskado de ĝia ĉefkonkuranto, la ekfirmao “Bird” – nuntempe valoranta USD 2 miliardojn – kaj per tiu nova financa instigo la firmao “Leme” ankaŭ ekvakoras simile.

Nuntempe la firmao agadas ĉe 70 urboj en Usono kaj Eŭropo – luado de elektraj motorcikletoj kaj bicikloj, ĉu elektraj ĉu ordinaraj.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog