Litova duopo venkis tutmondan konkurson de edzinportado

Sabate (la 7-an de la 7-a monato 2018) en la suoma urbo Sonkajarvi litova duopo venkis aliajn 52 geedzajn duopojn kadre de la 23-a tutmonda konkurso de edzinportado.

Vytautas Kirkliauskas kaj Neringa Kirkliauskiene, kiuj havas du infanojn, ekde 2005 partoprenas tiun konkurson, kiu inkluzivas kuradon, krom trapason de naĝejo kaj baroj.

En tiu tago konkursis homoj el 13 landoj, post la ekskluzivigaj fazoj okazintaj en Usono, Unuiĝinta Reĝlando, Svedlando kaj Estonlando. Tiu evento estas inspirita de legendo el la 19-a jarcento, nome “Ronkainen, la ŝtelisto”, kiu testis la kandidatojn al membro de sia bandaĉo devigante ilin al kunportado de pezaĵo tra simila vojiro. La evento ankaŭ estas trafata de virinistaj protestoj.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Publicado por

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog