“Cheetah 3” estas nova impresa roboto

Inĝenieroj de la usona universitato MIT (Masaĉuseca Instituto de Teĥnikoscienco) kreis roboton, nome “Cheetah 3”, kiu pezas 40 kilogramojn kaj kapablas supreniri ŝtuparon, inspekti terenojn kaj transpasi barojn.

La scientistoj pensas, ke tiu roboto povos estontece plenumi taskojn pri savado. “Mi kredas, ke ekzistas multaj tiaj simplaj taskoj, kies efektivigo oni preferus ke robotoj anstataŭigus homojn. Kaj taskoj malpuraj, malfacilaj kaj danĝeraj oni farus kun pli da sekureco per regataj robotoj”, tion diris per noto la profesoro de MIT pri mekanika inĝenierarto Sangbae Kim.

Por rimarki kiamaniere la roboto moviĝas, spektu la suban filmeton.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog