Akiri numerplaton por aŭtomobilo en Pekino koncernas nur loterion …

Laŭ la ĉina regularo kiu volas aĉeti aŭtomobilon, tiu unue nepre posedu numerplaton, kaj ekde 2011, celante kontrolado de la trafiko kaj la serioza poluo, la urbaj aŭtoritatoj de Pekino (la regurbo de Ĉinlando) estigis loterian sistemon por disdoni la haveblajn numerplatojn, per dumonata lotado.

Neniam estis facile akiri numerplaton en tiu urbo, sed ĉi-jare la afero estas aparte pli malfacila, ĉar unuflanke la kvanto ofertita, kiu estis 90 mil, malaltigis al malpli ol 40 mil, kaj aliflanke la urbodomo anoncis, ke ekde la venonta jaro estos limigita la eniro de preskaŭ 700 mil veturiloj el aliaj provincoj ĉiutage veturantaj en la regurbo.

La lasta lotado, okazinta la 6-an monaton 2018, havis entute 2,8 milionojn da aliĝintoj, kiuj konkuris pri 6.333 numerplatoj.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Publicado por

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog