Ĉu aerkuseno por poŝtelefono?

Philip Frenzel estas germana universitata studanto pri inĝenierarto en Aleno (Germanlando), kaj li bezonis kvar jarojn por krei sistemon, kiu kapablas – pere de malgrandegaj sentiloj – percepti ekfalon de telefonaparato, kaj tuje malfermi “flekseblajn brakojn” kiuj mildigos la trafon.

Tiu kreaĵo eĉ estis agnoskita per premio de la Germana Societo pri Mekatroniko, sed ĝia surmerkatigo dependas de trapaso en la nuna fazo pri patento (dokumento donanta al inventinto la rajton disponi pri sia invento).

Jen koncerna filmeto.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog