Kino – Jen la 1-a foto de Andrea Beltrão kiel Hebe, kaj Daniel Boaventura kiel Sílvio

Oni produktas nuntempe la vivpriskriban filmon pri Hebe Camargo. La aktoro Daniel Boaventura – kiu rolas en tiu filmo kiel sia amiko kaj dungisto Silvio Santos – afiŝis sur Instagramo la unuan foton enhavanta lian bildon ĉe Andrea Beltrão, kiu ĉefrolas kiel Hebe. En tiu foto ambaŭ aperas flanke de la reĝisoro Maurício Farias, kiu estas edzo de Andrea.

La brazilanino Hebe Camargo –  konata kiel “Reĝino de la brazila televido” – mortis en 2012, kaj ŝi famiĝis kiel televida moderigisto, kantisto kaj aktoro.

Silvio Santos – kies vera nomo estas Senor Abravanel – estas 87-jaraĝa brazila entreprenisto kaj fama moderigisto pri televidprogramo kun pli ol 60 jaroj da kariero.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog