La plej granda kolektaĵo pri Ford-aŭtomobiloj estis konkure vendita kontraŭ 6,1 milionoj da eŭroj

Aparteninta al Muzeo Den Hartogh, en Nederlando , iu kolektaĵo kun 220 aŭtomobiloj Ford estis konkure vendita de la firmao pri konkurvendado Bonhams, lastsabate (la 23-an) kontraŭ 6,1 milionoj da eŭroj.

Inter tiuj aĉetitaj aŭtoj elstaras du modeloj el la jaro 1900 – ili estis venditaj kontraŭ po 1,5 milionoj da eŭroj. Tiu “Ford Model B Tonneau”, de 1905 enspezis 419,7 mil eŭrojn kaj tiu “Model K” de 1906, 345 mil eŭtojn.

Tiu aro de la muzeo en 2012 enlistiĝis sur Guinness-libro de rekordoj kiel tia la plej granda kolektaĵo de Ford-aŭtomobiloj. Ili staras sur tri pavilonoj, kaj estis arigitaj de Piet den Hartog laŭlonge de 50 jaroj.

Ses jaroj post la morto de Piet den Hartog, tiu muzeo fermiĝis, en la jaro 2016.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Mallonga ligilo por tiu ĉi afiŝo: wp.me/p87b5r-3Hy

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog