Egiptolando konstruas novan regurbon

Post iom pli da mil jaroj, Kairo (arablingve la vorto signifas “venkinto”) ne plu havos la privilegion roli kiel la regurbo de Egiptolando. Ĝia anstataŭigonto ankoraŭ ne havas nomon, sed ties konstruado komencis de du jaroj kaj vigliĝas.

La nova regurbo – 40 kilometroj for de Kairo – havas grandiozajn trajtojn, kaj estiĝas kadre de revo de la prezidanto de la lando, la generalo Abdul Fatah Khalil Al-Sisi, kiu elmontriĝas kiel decida homo, malgraŭ tio, ke Egiptolando ankoraŭ estas nur ekdisvolviĝanta lando.

Per propaganda filmeto (LIGILO) oni rimarkas kamionojn kaj laboristojn sur la sabloj de dezerto Saharo, kaj fone kelkajn strukturojn pri konstruaĵoj, kiuj konsistos la “administranta kvartalo”, inkludante la ega Parlamento, kiu estos trioble pli granda ol la nuna.

Aliaj celoj de tiu projekto: kvin milionoj da loĝantoj, parko pli granda ol tiu “Centra Parko” (Nov-Jorko, Usono), homfarita “verda rivero”, kaj pli ol du dekoj da ĉielskrapantoj, unu el ili preskaŭ 400 metroj alta.

Laŭ modelaĵetoj tiu nova urbo aspektus kiel miksaĵo de la urboj Vankuvero kun Dubajurbo.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Mallonga ligilo por tiu ĉi afiŝo: wp.me/p87b5r-3Hj

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog