Buldogo kun pendigita lango estis elektita kiel tia la plej malbela hundo tutmonde

Sabate la 23-an de la 6-a monato iu buldogo kun pendigita lango estis elektita kiel tia la plej malbela hundo tutmonde, kadre de konkurso efektivigita en la usona subŝtato Kalifornio. Tiu hundo estas 9-jaraĝa kaj nomiĝas “Zsa Zsa”.

La hundo apartenas al Megan Brainard, de la urbo Anoko (Minesoto – Usono), kaj ŝi ricevos monpremion da 1.500 usonaj dolaroj. Tiu estis la 30-a aranĝo de tiu konkurso.

Buldogo estas subraso el la hunda raso de dogoj, kun larĝa, mallonga kapo, elstara suba makzelo kaj tre fortikaj mandiblaj muskoloj.

zsa-zsa


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Mallonga ligilo por tiu ĉi afiŝo: wp.me/p87b5r-3GQ

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog