Fejsbuko provas ilon por subgrupoj kun abonkotizoj pagendaj al la administrantoj

Per oficiala afiŝo lastmerkrede (la 20-an) Fejsbuko anoncis ilon, kiu ebligas la kreadon de subgrupoj kadre de grupoj de tiu socia retejo, kaj al tiuj subgrupoj alirus nur pagantaj abonantoj.

Laŭ Alex Deve – direktoro pri la fako grupoj en la firmao Fejsbuko – tiu propono celas helpi la grupadministrantojn per plia instigo je iliaj misioj prizorgi tiujn retkomunumojn.

La abonantoj pagos monate kotizon, kiu varias de 4,99 al 29,99 (usonaj dolaroj), por la rajto aliri al la subgrpo kun ekskluziva enhavo.

Nuntempe tiu nova rimedo de fejsbukgrupoj funkcias nur je kelkaj tipoj de grupoj en Usono, kaj almenaŭ dum la prova fazo Fejsbuko enspezos nenion el la pago fare de la uzantoj, kaj tiamaniere la grupoj ricevos la sumojn kun rabato nur de tiuj koncerne al platformoj pri la kreditkartoj registritaj en aparatoj kun Android kaj iOS (30% en la unua jarkotizo, kaj 15% poste), kiuj konsistas la pagmanieroj.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Mallonga ligilo por tiu ĉi afiŝo: wp.me/p87b5r-3Gx

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog