Mortis tiu gorilo, kiu scipovis signolingvon

“Koko” estis ina gorilo, kiu famiĝis pro tio, ke ĝi lernis komunikiĝi per signolingvo. Ĵaŭde (la 21-an) la instituto “Gorilla Foundation” kiu pristudis ĝin informis, ke Koko mortis dum dormado, je la aĝo 46 jaroj.

Tiu mortinta besto estis unu el la malmultaj primatoj kapablanataj je komunikado per signolingvo. Krom Koko, nur aliaj du individuoj same scipovas – la ina ĉimpanzo”Washoe”, de la usona subŝtato Vaŝintonio, kaj iu vira orangutano de la urbo Atlanta (Georgio – Usono).

Malgraŭ tio, ke kelkaj scientistoj dubis pri ĝia kapablo kompreni signolingvon, Koko iĝis ia “ambasadestro” por sia speco, kiu estas minacata de formorto en centra Afriko.

Ĝi naskiĝis la 4-an de la 7-a monato 1971 ĉe la bestoĝardeno de San-Francisko, kaj en la sekva jaro la scientisto Francine “Penny” Patterson ekinstruis al ĝi signolingvon.

“Ĝi estis amata kaj ĝia manko oni sentos”, tion diras la komunikaĵo.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Mallonga ligilo por tiu ĉi afiŝo: wp.me/p87b5r-3G8

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog