Robotoj liveras manĝaĵojn en Silicia Valo

La universitata tereno de Kalifornio-Universitato gajnis novajn veturantojn, nome “KiwiBots “, kiuj estas radaj robotoj kun grando simila al tiu de bierskatolo, ili ne bezonas stiristojn kaj okupiĝas tutage liverante manĝaĵojn el restoracio de la ĉirkaŭaĵo.

Uzantoj de tiu sistemo per komputprogrameto mendas la manĝon kaj duonhore post ili ricevas ĝin alportata de tiaj veturiletoj, kiuj memstare veturadas uzante aron da filmiloj, kaj komputprogramojn kun altkvalitaj mapoj.

Entute 50 tiaj robotoj deĵoras en tiu regiono, kaj post la liverado ili revenas al oficejo de la ekfirmao “Kiwi Campus”, situanta je malpli ol kilometro de la universitato. Tiu sistemo malaltigis la prezon de livero al po USD 3,80 – ordinare ĝi varias de USD 8 ĝis USD 15 – kaj la celo estas eĉ pli malalta prezo – USD 1 kaj eĉ senpage por apartaj okazoj.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Mallonga ligilo por tiu ĉi afiŝo: wp.me/p87b5r-3Fd

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog