La emblembesto de FIFA-Mondpokalo 2018 estis kreita de junulino

Ĉiuj ludoj de la okazanta FIFA-Mondpokalo 2018 en Ruslando havas komunan trajton, nome la ĉeesto de la “lupo Zabivaka”, kiu estas la oficiala emblembesto de tiu eventego.

Lunde (la 18-an), intervjue al la rusa gazeto “The Moscow Times”, Ekaterina Bocharova (nuntempe 22-jaraĝa) diris, ke Zabivaka iĝis kvazaŭ talismano por ŝi ekde la 21-an de la 10-a monato 2016, kiam FIFA anoncis, ke ŝia kreitaĵo venkis la du aliajn konkurantojn de la konkursa finfazo. La nomon “Zabivaka”, kiu signifas “etan plurgolanton” elpensis la organizanta komitato de la mondpokalo.

La koncerna konkurso de FIFA okazis kiam ŝi estis studanto pri grafika fasonado en Provinca Universitato de Tomsk, kiu estas publika, fondita en 1878 en Siberio, 3.500 kilometroj for de la rusa regurbo Moskvo.

La konkursa premio da 500 usonaj dolaroj estis nur simbola, tamen laŭ ŝi profitojn aliajn ŝi ekspertis pro tio, ke ŝia nomo eniris la historion pro tiu afero – ekzemple, patronado ebligis ŝian translokiĝon al Moskvo por studado.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Mallonga ligilo por tiu ĉi afiŝo: wp.me/p87b5r-3Et

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog