Kiel kuiri bongustan milanan rizaĵon

La itala rizaĵo (en la itala lingvo “risotto”) estas tradicia plado de la itala kuirarto surbaze de la rizo. Ĝi estas unu el la plej oftaj manieroj kuiri la rizon en Itallando.

Oni plej agnoskas, ke la origina “milana rizaĵo” estis kreita en 1574 de la juna komencanta pentristo “Valério de Flanders”, kiu estis helpanto je konstruado de la vitromozaikaj fenestroj de Milano-Katedralo.

Ingrediencoj

8 teotasoj da bolanta buljono de kokino
1 teotaso da seka blanka vino
1 malgranda cepo pecetigita
1/2 teotaso da butero
1 1/2 teotasoj da arboria rizo
1 koverto da sekigitaj stigmoj de safrano
4 supkuleroj da raspita parma fromaĝo

Preparado

1) En kuirpoto fritu per mezforta fajro dum du minutoj la cepon kun duono da butero, miksante senĉese.

2) Aldonu la rizon, fritante kaj miksante ĝin dum minuto. Verŝu la vinon kuirante ĝin ĝis ĝia forvaporiĝo.

3) En taso miksu la safranon kun la bolanta buljono kaj aldonu ilin al la rizo en la poto.

4) Metu la restantan buljonon iom post iom, laŭ la rizosekiĝo, miksante.

5) Forigu la fajron kaj metu la restojn de butero kaj fromaĝo. Miksu, kovru la poton kaj lasu ripozi dum du minutoj.

6) Transigu ĝin al bovlo por tuja livero al manĝotablo.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Mallonga ligilo por tiu ĉi afiŝo: wp.me/p87b5r-3CO

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog