Ruslando malpermesas, ke niĝerianoj alportu kokinojn al piedpilkadejo

La rusaj aŭtoritatoj neis al la ŝatantoj de la piedpilkada teamo de Niĝerio, ke ili alportu kokinojn al la piedpilkadejo “Arena Baltika”, kie la afrika teamo unuafoje ludos kadre de Piedpilkada Mondpokalo 2018. La ludo okazos hodiaŭ – sabate, la 16-an de la 6-a monato, je la 4-a horo posttagmeze.

En Niĝerio, la ŝatantoj tradicie alportas tiujn birdojn al la ludoj por “venigi bonŝancon”. Tamen Ruslando baris tiun ideon, laŭ klarigis Andrei Ermak, la sekretario pri kulturo de Kaliningrado: “Ili konsultis nin tiurilate, kaj ni neis la aferon”, kaj indikis kie ili povus lasi siajn kokidojn.

Tiu afrika lando apartenas al la grupo “D” de la mondpokalo, kune kun Kroatlando, Argentino kaj Islando.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Mallonga ligilo por tiu ĉi afiŝo: wp.me/p87b5r-3zH

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog