Lavurso, kiu grimpis supren tra 23-etaĝa konstruaĵo, estis redonita al la naturo

Ĉi-ĵaŭde (la 14-an) iu lavurso (alinome prociono), kiu allogis atenton grimpante supren tra la 23 etaĝoj de konstruaĵo en la urbo Saint Paul (Minesoto – Usono), estis redonita al la naturo.

Tiu lavurso estas ina aĝanta ĉirkaŭ unu jaro, kaj ĝi estis kaptita post la grimpado, jam fama pro sia faro, kies plenumo bezonis du tagojn. La okazintaĵon prizorgis la uzantoj de la komerca konstruaĵo, kaj tiurilate ili faris elsendojn ĉe sociaj retejoj.

Vikipedia artikolo pri Lavurso: LIGILO.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Mallonga ligilo por tiu ĉi afiŝo: wp.me/p87b5r-3zl

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog