Pri la nova filmo “Turma da Mônica – Laços!”

“Turma da Mônica” (“Bando de Moniko”) estas brazila bildrakonto por infanoj kreita de la karikaturisto Mauricio de Sousa. Kvankam la unua komika libro aperis en 1970, la ĉefaj roluloj jam aperis en bildrakontoj ekde 1959. “Turma da Mônica” estas tre konata kaj populara en Brazilo.

Inspirite en tiu serio de bildrakontoj nune estas filmata en San-Paŭlo (Brazilo), reĝisorata de Daniel Rezende, la longdaŭra filmo “Turma da Mônica – Laços!”, kies pretigo okazos fine de la 7-a monato 2018, sed ĝi ne estas desegnofilmo.

Jen la personaĵoj kaj ties roluloj – Infanoj: Mônica (Giulia Benite), Cebolinha (Kevin Vechiatto), Magali (Laura Rauseo) e Cascão (Gabriel Moreira), kaj plenkreskuloj: Sinjorino Lourdinha (Monica Iozzi), Sinjoro Cebola (Paulo Vilhena), La viro kun sako (Ravel Cabral).

La unua apero de la filmo “Turma da Mônica – Laços!” en kinejoj okazos ĉi-jare la 6-an de la 12-a monato.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Mallonga ligilo por tiu ĉi afiŝo: wp.me/p87b5r-3za

Publicado por

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog