Kato estis elektita kiel la divenisto de la piedpilkada mondpokalo 2018

“Aquiles estas blanka kato loĝanta ĉe la mondfama Muzeo Ermitejo en Sankt-Peterburgo (Ruslando), kaj lastlunde (la 11-an) ĝi estis anoncita kiel oficiala divenisto pri la lud-rezultoj de la piedpilkada mondpokalo 2018, kiu komencos morgaŭ en tiu lando.

Tiu kato ekfamiĝis pro tio, ke pasintjare pri la ludoj de Pokalo de FIFA-konfederoj, okazinta ankaŭ en Ruslando, ĝi ĝuste antaŭdiris la kvar rezultojn de la ludoj en Sankt-Peterburgo. Tiam la dungistoj de la muzeo lasis pladojn da porcioj ĉe la flagoj de la rilataj teamoj. Li elektis tri pladojn kongruaj kun la venkintaj landoj, kaj pri la okazo, ke ĝi hezitis antaŭ la pladoj, la koncerna ludo rezultis egalpoenta.

Funkciuloj de la muzeo atentigas, ke Aquiles ne estas impresita de la teamŝatantoj, ĝi neniam malkoncentriĝas ĉar ĝi estas besto trafita de surdeco. Laŭ ili la kateto estas kvazaŭ la posteulo de la polpo “Paul”, kiu famiĝis ĝuste antaŭdirante la rezultojn pri ĉiuj ludoj de la teamo de Germanlando en la piedpilkada mondpokalo 2010, okazinta en Sud-Afriko. Tiam li ankaŭ ĝuste divenis la gajninton de la pokalo, nome la teamo de Hispanlando.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Mallonga ligilo por tiu ĉi afiŝo: wp.me/p87b5r-3z2

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog